Jacobs jam frue batalis por la rajto de virinoj iri al la altlernejo. En 1870 ŝi estis la unua virino kiu estis allasita kiel aŭskultanto al la HBS (Liceo). Unu jaro poste ŝi petis al la liberala ministro Johan Rudolf Thorbecke permeson por studi je la universitato. Ŝi estis akceptita en 1871 kiel studento medicinoj ĉe la Regna Universitato de Groningen, komence por provoperiodo de unu jaro.
Thorbecke konsentis sur sia mortlito ke Jacobs ankaŭ faru ekzamenojn. Aletta Jacobs ne estis la unua studento – tiu estis kelkajn jarcentojn pli frue Anna Maria van Schurman – sed tamen la unua kiu sukcese finis universitatan studon. Ŝi trapasis en 1877 kaj 1878 la ekzamenojn por kuracisto kaj fariĝis la unua nederlanda kuracisto. Post la promociiĝo (1879) ŝi eklaboris kiel familia kuracisto en Amsterdamo, kie ŝi havis senpagajn konsulthorojn, gvidis kursojn kaj enkondukis la pesarion kiel kontraŭkoncipilo.