La provinco Tibesti - arabeمقاطعة تيبستي, en plena Esperanto nomata kiel la samnoma montaro Tibestio[1] - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2025 estas 23 tiaj provincoj. Laŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 36 500 loĝantoj sur areo de 217 000 kvadrataj kilometroj,[2] kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 25 483 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Bardaï. La provinco plue dividiĝas al la departementojTibesti Ouest kaj Tibesti Est.
La administra unuo kreiĝis nur en 2008 el la okcidenta parto de la tuta nordo de la lando, kiu antaŭe estis unusola regiono. En 2012 ĝi pro teritoria reorganizo ricevis grandan aldonan parton da areo de la oriente najbara provinco Borkou: