La provinco Chari-Baguirmi - arabe شاري باقرمي - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2025 estas 23 tiaj provincoj. Laŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 816 300 loĝantoj sur areo de 45 432 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 621 785 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Massenya. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Baguirmi, Chari kaj Loug Chari.
Referencoj
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Ĉado.
|