La provinco Salamat - arabe سلامات - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2025 estas 23 tiaj provincoj. aŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 434 900 loĝantoj sur areo de 69 000 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 302 301 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Am Timan. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Aboudeïa, Barh Azoum kaj Haraze Mangueigne.
Referencoj
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Ĉado.
|