Protektita pejzaĝa regiono Luzacia montaro troviĝas en la norda Bohemio sur dislimejo de Regiono Ústí nad Labem kaj Regiono Liberec en distriktoj Děčín, Česká Lípa kaj Liberec. La areo de la protektita teritorio estas 270,72 km². Kazo de la protekto estas diversas pejzaĝo de grejsaj rokurboj kaj fonolitaj, traĥitaj kaj bazaltaj konusoj.[1] Tiuj ĉi signifaj geomorfologiaj formacioj estas akompanataj de restaĵoj de naturaj arbaraj kreskaĵaroj en supraĵaj partoj (fago, abio, acero, ulmo kaj kverkaj arbaroj), de humidaj montaraj kaj cismontaraj herbejoj kun apero de raraj specioj de kreskaĵoj kaj apudriveraj ebenaĵoj de rojoj.
La teritorio de Protektita pejzaĝa regiono Luzacia montaro krom la propra Luzacia montaro trafas ankaŭ en ĉirkaŭajn geomorfologiajn unuojn – en Ještědan-kozákovan montodorson, Ralskan montetaron kaj Bohemian mezmontaron. Protektita pejzaĝa regiono Luzacia montaro najbaras kun Nacia parko Bohemia Svislando, Protektita pejzaĝa regiono Bohemia mezmontaro kaj Protektita pejzaĝa regiono Elbaj Grejsoj.
El la germana flanko ligas al Luzacia montaro Ĵitava montaro de simila karaktero, la natura kaj la kultura evoluoj, kiuj diferenciĝas nur per nomigo kaj la ŝtatlimo.