Acero[1] (science: Acer[2]) estas genro de falfoliaj arboj, el kiuj pluraj rimarkeblas per aŭtune buntaj koloroj. La blanka aŭ helruĝa ligno estas utiligata precipe por mebloj kaj tornaĵoj.
kampa acero (Acer campestris) estas malgranda arbo aŭ arbeto kreskanta ofte en heĝoj en la nenordaj partoj de Eŭropo; la negrandaj folioj estas kvinlobaj, sen akraj pintoj.
sikomora acero (Acer pseudoplatanus) ties foliofingraĵoj estas pintaj; la plej abunda speco de acero en Eŭropaj arbaroj, ĉefe sur ebenaĵoj.
verda aŭ Manitoba acero (Acer negundo) kreskas en Nord-Ameriko
plataneca acero (Acer platanoides), indiĝena en granda parto de Eŭropo
tatara acero (Acer tataricum) (nigraringa acero) oftas en kverka arbaro
sukeracero (Acer saccharum) ĝiaj 3-5-lobaj folioj estas simbolo por Kanado, bildigita sur la Kanada flago.
↑Vidu “Acero” en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. (816 p.) Detala priskribo de la verko: Flaŭro.