Proksimaĵoj Kantabrio (hispaneCercanías Cantabria), antaŭe Proksimaĵoj Santandero (hispaneCercanías Santander) estas metropola transportservo, per fervojo kaj per buso, ĉirkaŭ la tuta aŭtonoma komunumo de Kantabrio, en la nordo de Hispanio. La fervojservo estas disponigita fare de Renfe Operadora, kun tri linioj: C-1 al la urbo Reinosa, C-2 al Cabezón de la Sal, kaj C-3 al Liérganes. Tiuj tri linioj estas funkciigataj sub la marko Renfe Cercanías.