La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Karancskeszi.
Laŭ eklezia fonto tiu ĉi kirko jam ekzistis en 1262 kun titolo Ĉiuj Sanktuloj, laŭ alia fonto ĝi konstruiĝis en la 15-a jarcento. Laŭ priskriboj en 1688 kaj 1713 ĝi estis ruina. En la jaroj 1774 kaj 1775 escepte la sanktejon kaj la fundamenton la konstruaĵo estis malkonstruita kaj pli nova - jam baroka - estis konstruita. La nova titolo iĝis Sankta Mikaelo. La orgeno estis farita ĉirkaŭ 1780, en 1970 ĝi trakonstruiĝis.
La konstruaĵo situas sola en la vilaĝo sur monteto, sed apude krucifikso estas videbla. En la fasado meze la enirejo funkcias, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. Ankaŭ malplenaj niĉoj ornamas la fasadon. Ĉe la navoangulo plia enirejo estas por la galerio. La navo finiĝas en oklatera absido, al kiu sakristio aliĝas. La absido estas pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo kaj havas apogpilierojn. Interne la ĉefaltaro estis farita ĉirkaŭ 1770, la predikejo en la 19-a jarcento.
Kermeso okazas en la plej proksima dimanĉo al 29-a de septembro.