Politika krizo en Nord-Koreio (koree 8월 종파 사건) — estis krizo en aŭgusto de 1956 jaro en gvidado de Korea Laborista Partio. Ĝi okazis sub influo de 20-a kongreso de la Komunista Partio de Sovetunio. Grupo de subtenantoj de la «ĥruŝĉova degelo» kaj senstalinigo provis anstataŭi Kim Il-sung de potenco dum kongreso de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio. Rezulto de tiu konflikto estas flua venko de Kim Il-sung, amasaj politikaj subpremadoj, aserto de aŭtokratio de Kim Il-sung kaj konsolidiĝo de stalinisma reĝimo en Nord-Koreio.
Komence al momento de sia kreado en 1949 jaro, gvidado de la Korea Laborista Partio konsistis el kelkaj frakcioj[1]:
Inter tiuj kvar frakcioj, la «partizana frakcio» komencige estis la plej malgranda laŭ influenco kaj kvanto de membroj[2].
En komenco de 1950-aj jaroj frakcioj de la Korea Laborista Partio ne havis iujn fundamentajn diferencojn. Ili ĉiuj estis ortodoksemaj kounistoj kun iu devio al stalinismo aŭ maoismo, subtenis proksiman aliancon kun Sovetunio kaj Ĉinio. Sed membroj de tiuj frakcioj videble diferencis laŭ vivosperto, politikaj metodoj kaj mondkoncepto.