Temas pri svisa la astronomo Paul Wild.
Koncern'al aliaj homoj kun sama nomo, vidu la paĝon Wild.
Paul Wild (naskiĝis la 5-an de oktobro 1925 en Wädenswil, mortis la 2-an de julio 2014 en Wabern bei Bern) estis svisa astronomo.
Post lernado en Zuriko, li laboris ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio en Pasadena (Usono). Sub la gvidado de Fritz Zwicky, li serĉis supernovaojn kaj galaksiojn de 1951 ĝis 1955.[1]
Li estis direktoro de la instituto de astronomio de la Universitato de Berno de 1980 ĝis 1991 kaj faris observadojn elde la Observatorio Zimmerwald, apud Berno.
Li malkovris plurajn kometojn inter kiuj la periodaj kometoj 63P/Wild, 81P/Wild, 86P/Wild et 116P/Wild. La kometo 81/P Wild iĝis fama kiam la usona kosmosondilo Stardust[2], en 2006, revenigis sur Teron iom da polvo deprenita el ĝia vosto.
Paul Wild malkovris aŭ kunmalkovris ankaŭ plurajn supernovaojn ; la unua estis SN 1954A, la lasta SN 1994M. Li malkovris ankaŭ 94 asteroidojn[3] notinde la kometan asteroidon 3552 Don Quixote.
La asteroido 1941 Wild[4]
estis nomita en lia honoro
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj