Paul Sabatier (n. la 5-an de novembro 1854 - m. la 14-an de aŭgusto 1941) estis franca kemiisto, naskiĝinta en Karkasuno. En 1912, al Sabatier estis aljuĝita la Nobel-premio pri kemio kune kun Francois Auguste Victor Grignard. Sabatier estis honorita specife pro sia laboro plibonigante la hidratigon de organikaj specioj en la ĉeesto de metaloj.
La plej frua esplorado de Sabatier koncernis la termokemion de sulfuro kaj metalaj sulfatoj, la temo por la tezo kiu kondukis lin al doktoriĝo.
Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1915.