NAGY Pál (nadj) rumanuja hungara kritikisto, redaktoro, literaturhistoriisto. Li naskiĝis en Culpiu la 30-an de januaro 1924 kaj mortis la 4-an de septembro 2015 en Târgu Mureş.
Pál Nagy finis en la reformita kolegio de Târgu Mureş (1943), li akiris diplomon pri la hungara lingvo kaj literaturo-universala historio en la Universitato Bolyai (1948). Li laboris kiel universitata asisto, pli poste kiel mezlerneja instruisto en Kluĵo (1949-55); kiel redaktoro en Târgu Mureş de la Igaz Szó (1955-70), A Hét (1970-73), Új Élet (1974-84).