Ĝi estis konstruita en 1957 kaj dependas de la ĉeha Planetario kaj Observatorio de České Budějovice. Ĝi ĉefe laboras sur la projekto KLENOT (anglismo por KLEť Observatory Near Earth and Other unusual objects observations Team and Telescope, kiun oni povus traduki per: KLEť observado de Nekutimaj Objekoj kaj Terrenkontaj asteroidoj).
La ĉeĥa astronomoAntonín Mrkos estis direktoro de la observatorio inter 1966 kaj 1991 kaj elde tie malkovris la asteroidon2199 Kleť, kies nomo honoras la observatorion kaj la monton, sur kiu ĝi staras.
Multenombraj asteroidoj estis malkovritaj elde la Observatorio Kleť. Minor Planet Center atribuas al la observatorio mem 331 malkovrojn kaj 21 al la teleskopo KLENOT.[1]