Najbaraj vilaĝoj estas en la sudokcidento la kerna urbo Neustadt, en okcidento respektive nordokcidento la Gimmeldingen kaj Königsbach, ambaŭ urbopartoj de Neustadt, en la nordo la urbo Deidesheim, en la nordoriento la komunumo Meckenheim, en la oriento la komunumo Haßloch kaj en la sudo la urboparto Lachen-Speyerdorf.
Akvejoj
La vilaĝa nomo venis de la 12 km longa rojo Mußbach, kiu fluas tra Gimmeldingen, poste tra Mußbach kaj enfluas fine 2 km sudoriente en la rojo Rehbach, la norda enbuŝiga brako de la rivereto Speyerbach.
Ĉirkaŭ la jaro 780 la vilaĝo estis menciita unuafoje kiel Muosbach kiel posedaĵo de la monaĥejo Fulda.[5] La mezaltgermana esprimo por la akvejo kaj vilaĝo signifas „muska rojo“ ankaŭ en la senco „marĉa“; la meandroj de la rojo kaŭzas altan grundakvan nivelon.
Vidindaĵoj
Alte Johanneskirche
En la centro de la vilaĝo estas la malnova Johanneskirche. Preĝejo en la altgotika stilo
nordokcidenta parto de la „Herrenhof”, poste la malnova Johanneskirche
Herrenhof: baroka sinjora domo
Nova Johanneskirche en ĝia sentura tempo (2004–2015)
Herrenhof
Eselsburg
Eselsburg (Kurpfalzstraße 62) iama vindomo kun verkoj de Fritz Wiedemann (1920–1987).
Karl Bauer: Die ländliche Verfassung der Vorderpfalz. Dargestellt am Beispiel des Weindorfes Mussbach und seines Herrenhofes. Sonderdrucke volumo 52. Historischer Verein der Pfalz. Speyer. 1954
Johannes Lutwitz: Aus Mußbachs Vergangenheit. Beiträge zur Förderung der Heimatliebe. Selbstverlag. Mußbach. 1929
Otto Sartorius: Mussbach. Die Geschichte eines Weindorfes. Historischer Verein der Pfalz. Speyer. 1959