Du fontoj de la rojo Mußbach situas en distanco de nur kelkajn metrojn ĉe la nordorienta deklivo de la monto Hoher Stoppelkopf (Palatinata Arbaro), kiu havas altecon de 567 m super marnivelo en arbaro, kiu apartenas al la komunumo Wachenheim ĉe la vinvojo. La dekstra ĉefa fonto troviĝas sur alteco de 460 m. Post 500 m la du fontojo kuniĝas. Ĝi trafluas la parkon Kurpfalz-Park, kie ĝi plenumas plurajn malgrandajn baraĵlagetojn. Post 1,5 km la rojo elfluas la parkon suden. En la valo Silbertal alfluas de dekstre la ĉ. 1,4 km longa Silbertalbach. Post pliaj 2 km ĝin alfluas de maldekstre rojeto, kiu venas de la Quaderhang-fonto.
En la Benjen-valo la rojo Mußbach atingas post entute 6 km la teritorion de la urboparto Gimmeldingen de Neustadt ĉe la vinvojo. Sur alteco de 220 m alfluas ĝin de dekstre la mallonga, sed akvoriĉa rojo de la Loosen-fonto. Al la nun pli malrapide fluanta rojo alfluas la akvo de la Loog-fonto kaj la Neumühl-fonto. La nun pli granda rojo nun trafluas malgrandan baraĵlagon.
Post la Mußbach enfluas montetaran regionon, kie kreskas vitoj. Ĝi trafluas la vilaĝojn Gimmeldingen kaj Mußbach (ambaŭ urbopartoj de Neustadt ĉe la vinvojo). Ĝi enfluas rande de vilaĝo Mußbach de maldekstre sur alteco de 124 m super marnivelo en la rivereto Rehbach, la norda brako de la rivereto Speyerbach.
Historio
Nomo
Jam en la mezaltgerman la rojo havis sian nomon de la vilaĝo „Muosbach“, kiu signifas „muska rojo“ en la senco de „marĉa“. La meandrumantaj rojoj kaŭzis altan grund-akvan nivelon kaj la riverbordoj estis marĉaj.
En la 19a ĝis la dua duono de la 20a jarcento la rojo servis kiel poluakva kanalo. Intertempe ekzistas akvopurigejoj.
Literaturo
Erich Metz, Alfred Sitzmann: Die ehemaligen Mahlmühlen am Mußbach. Reinhard Kermann, Alfred Sitzmann (eld.): Gimmeldingen – Leben im Weindorf, Neustadt an der Weinstraße, 2008