La hispana provinco Leono, apartenanta al la aŭtonoma komunumo (nome regiono) Kastilio-Leono, estas dividita en 211 municipojn, laŭ la teritoria organizado kolektita en la artikolo 137 de la Hispana Konstitucio de 1978.
La administracio kaj regado de la municipo estas plenumita pere de plurpersona organismo nome urbestraro aŭ magistraro, estrita de urbestro helpita de skabenoj. Plej ofte la urbestro estas de la politika partio kiu venkis en la municipa balotado aŭ atingis koalicion.
Ĝenerale, la municipoj enhavas kelkajn loĝlokojn (domarojn), unu el kiuj estas la municipa ĉefurbo aŭ ĉefvilaĝo, kiu kutime estas hejmo de la urbodomo. Kelkaj municipoj havas la nomon de unu el siaj loĝlokoj — ĉu la municipa ĉefurbo aŭ ne— kaj aliaj ne havas la nomon de unu el ili. La provinco havas 456 439 loĝantojn.