Bercianos del Real Camino [berZJAnos delrealkaMIno] estas municipo en la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Sahagún, en la sudoriento de la provinco. Bercianos del Real Camino estas komprenebla etimologie kiel Bierzanoj de la Reĝa Vojo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 34,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 178 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 430 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 48 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).