La francaj municipaj balotoj de 2014 okazis en la 23-a kaj en la 30-a de marto 2014 por la elekto de la municipaj konsilioj (france conseils municipaux) de la 36 681 francaj komunumoj (france communes françaises). Por la unua fojo, ankaŭ la komunumaj konsilianoj reprezentantaj la komunumojn kun pli ol 1 000 loĝantoj en komunumoj je propra impostado estis elektitaj samtempe kaj per la sama balotilo, kiam la reprezentantoj de la municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj estas deciditaj de la urbestro kaj vicurbestroj[1].
Tiu baloto estis malvenko por la maldekstro, kiu perdis 121 urbojn kun pli ol 15 000 loĝantoj, el kiuj naŭ urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj en metropola Francio[2] kaj unu transmare. Post la baloto, la dekstro regas plejmulton el la urboj kun pli ol 10 000 loĝantoj : 572 kontraŭ 349 por la maldekstro. La Maldekstra Fronto (FG) gajnis 56 urbojn[3]. La ekstrema dekstro gajnis 14 urbojn, el kiuj dek unu por la Nacia Fronto (FN).
La municipaj balotoj okazas ĉiun sesan jaron en ĉiuj francaj municipoj.
Je la depona limdato, la 6-an de marto 2014 je la 18-a horo, 926 068 kandidatiĝoj estis registritaj[4].
Nur unu municipo kun pli ol 1 000 loĝantoj, Gironde-sur-Dropt (Gironde)[4], ne havis liston de kandidatoj kaj 61 municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj, inter la 26 930, ne havis kandidaton[5]. Tiu aparteco ne aperis okaze de la antaŭa municipa baloto en 2008[6], klariĝas per pluraj kialoj : reguloj pri malfacilaj por la municipoj, por ekzemplo la devigo deklari ĉe la prefektejo aŭ subprefektejo du semajnojn kaj duonon antaŭ la baloto, komplikis la taskon de eblaj kandidatoj en la 33 702 municipoj, kiuj ne estis devigitaj ĝis nun obei tiun regulon[7] ; la sendankeco de la urbestra ofico, malbone pagita en la municipetoj sed generanta multajn petojn kaj gravajn respondecojn, estigis krizon de alvokiĝo[8] ; la devigo je pareco, etendita al municipoj inter 1 000 kaj 3 500 loĝantoj, igas la konsistigon de listo pli malfacila.
En 57 de tiuj 62 municipoj, kandidatiĝoj estis deponitaj por la dua balota vico, kio ebligis balotadon en la dimanĉo la 30-an de marto. Tamen, kvin municipoj restis sen kandidato, el kiuj unu kun pli ol 1 000 loĝantoj. Nova baloto okazos la 22-an de junio 2014, limdato de la provizora mandato de la speciala delegacio[9] :
Ankaŭ alia municipo de departemento Lot, Carnac-Rouffiac, kiu elektis nur unu konsilianon, estas provizore administrata per speciala delegacion, atendante ebla baloton en majo[10].
La balota reformo, kiu malkreskigas de 3 500 al 1 000 loĝantoj la limon super kiu la baloto fariĝas plurnoma proporcia balotsistemo per listo, devigas deklari pozicion sur la politika spektro kiam oni enskribas sian liston ĉe la prefektejo. Tiuj devigaj deklaroj estigis kontestojn[11].
Okaze de la municipaj balotoj de 2008, la maldekstro, tiam flanke de opozicio nacinivele, gajnis multajn grandajn urbojn, inter ili Strasbourg, Toulouse, Amiens, Reims, Saint-Étienne, kaj konservis Parizon kaj Lionon.
Antaŭ la balotoj de 2014, la maldekstra (Socialisma Partio (PS), Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV), Maldekstra Fronto kaj Por Reunio) estris 29 urbojn kun pli ol 100 000 loĝantoj kontraŭ 12 por la dekstro kaj la centro (Unuiĝo por Popola Movado (UMP) kaj Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)). Post la balotoj, la dekstro estras 22 urbojn kun pli ol 100 000 loĝantoj kontraŭ 19 por la maldekstro, kiu do perdis dek urbojn kompare al la balotoj de 2008.
Tiuj balotoj karakteriziĝis per forta sindeteno kaj multaj perdoj por la maldekstro. El la 509 municipoj kun pli ol 10 000 loĝantoj regataj de la maldekstro post la municipaj balotoj de 2008, ĝi konservis nur 349[3]. Inter la pla plej gravaj perdoj : Toulouse, Amiens, Angers, Limoges, Saint-Étienne, Reims, Tours. Grenoble estas perdita por la Socialisma Partio (PS) profite al listp de Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) - Partio de Maldekstro (PG) kaj Montpellier profite al Diversa-maldekstra urbestro. Tamen, la Socialisma Partio (PS) konservis Parizon, Lionon, Lille kaj Strasbourg kaj konkeris Avignon.
La dekstro progresas de 433 al 572 urboj kun pli ol 10 000 loĝantoj : ĝi konservis Marseille, Bordeaux, Nice, Nancy, Nîmes kaj Orléans kaj konkeris multajn urbojn[3].
Fine, la Nacia Fronto (FN) sukcesis konkeri ok urbojn el kiuj, por la unua fojo, urbon ekde la unua balota vico (Hénin-Beaumont)[3].
Pli granda nombro de virinoj estis kandidatoj kaj elektitaj pro la devigo je pareco por la urboj kun pli ol 1 000 loĝantoj kontraŭ 3 500 por la antaŭaj balotoj kaj la devigo je pareco por la komunumaj konsilianoj[14]. Sur la tuta Francio, 312 694 viroj kaj 211 546 virinoj estis elektitaj, tio estas proporcio de 60 % al 40 % en 2014[15]..