Moritz August von THÜMMEL (naskiĝinta la 27-an de majo 1728 en Schönefeld apud Lepsiko, mortinta la 26-an de oktobro 1817 en Koburgo) estis germana verkisto. Lia frato estis la politkisto Hans Wilhelm von Thümmel.
Vivo
Post edukado fare de privata instruisto kaj frekvento de la Monaĥeja lernejo Roßleben inter 1754 kaj 1756 li studis juron ĉe la universitato de Lepsiko kie li amikiĝis kun Christian Felix Weiße kaj Gottlieb Wilhelm Rabener. Gravis ankaŭ kontaktoj kun anoj de la literaturaj rondoj ĉirkaŭ Christian Fürchtegott Gellert. En 1761 Thümmel fariĝis ĉambelano ĉe la tronheredprinco Ernesto Frederiko de Saksio-Koburgo kaj en 1768 sekreta konsilisto kaj ministro. En 1783 li retiriĝis de publikaj oficoj kaj pasigis la restintajn jardekojn en Gotao kaj Sonneborn.
Inter liaj skribaĵoj eksterorde famiĝis »Wilhelmine, oder der vermählte Pedant«, ein prosaisch-komisches Gedicht (proza-komika poeziaĵo respektive etepopeo; Lepsiko 1764) kaj la prifranclanda, sprita vojaĝrakontaro »Reise in die mittäglichen Provinzen von Frankreich« (Lepsiko 1791–1805; dek volumoj). En ili li estis dependa de Voltaire, Laurence Sterne, Tobias Smollett, Henry Fielding kaj imitantoj de Christoph Martin Wieland - kiun li devancis per plia respekto de publikaj cirkonstancoj. La skribstilan gracion de Wieland li ne atingis. Jes ja, Thümmel povas nomiĝi furorverkisto.
Bonegaj observado- kaj rakontadotalentoj kune kun frivoleco kaj malpezaj bagatelaĵoj krome eksplikas la imponan daŭripovecon librovendan.
La unua eldono de ĉiuj verkoj estis en ses volumoj en Lepisko en la 1812-a jaro, poste kun biografio fare de Gruner en sep volumoj (Lepsiko 1820). En Koburgo oni staris por li obeliskon apud Kastelo Falkenegg.
Fonto
- "Thümmel" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19. Leipzig 1909, S. 510
Eksteraj ligiloj