Naskiĝinte en Sharpam Park apud Glastonbury, Somerset, Fielding estis edukita en la renoma Eton College. En la jaro 1728 li ekstudis juron en Lejdeno. De 1729 ĝis 1737 li aktivis en Londono kiel dramisto kaj teatra direktoro, sed liaj satiraj dramoj elvokis la cenzuron, kiu finfine devigis lin forlasi la teatran laboron.
Ekde tiam li pli forte koncentriĝis al sia jurista kariero, al ĵurnalismaj agadoj kaj al la verkado de romanoj. Lia unua granda sukceso estis An Apology for the Life of Mrs. Shamela Andrews, kiu parodiis la romanon Pamela, verkitan de Samuel Richardson. Lia ĉefverko, la romano The History of Tom Jones, a Foundling, priskribas la vivon de la protagonisto Tom JONES kaj montras samtempe la vivon kaj la morojn de la tiutempa angla socio. En la jaro 1963 tiu ĉi romano estis tre sukcese filmigita (reĝisoro: Tony Richardson).