Mon oncle (Mia onklo) estas franca filmo de Jacques Tati, filmita en 1956 kaj 1957 kaj aperinta en 1958.
Temo
Sinjoro Arpel, «novriĉulo» fiera pro sia futurisma domo plena de teĥnologiaj aĵoj de dubinda utilo, volas malhelpi al sia bofrato, Sinjoro Hulot, revema kaj bohema ulo, influi sian filon. Li provos trovi al li laboron en sia uzino, por malproksimigi lin.
Komentaro
La filmo oponas naskiĝantan mondon, – kie ŝajno eble alprenas tro grandan lokon: S-ro Arpel riproĉas al sia edzino funkciigi ŝprucfontanon en ilia ĝardeno, kiam li revenas hejme («ne estas bezone, nu, estas mi!»), kie oni asepsas eĉ pantranĉaĵojn, – kaj la tradician Parizon tia kia ĝi ankoraŭ ekzistis en la fruaj 1950-aj jaroj. Poste li indigniĝas, ke tiu Hulot finfine sukcesis endormiĝi en aparte malkomforta kanapo... renversante ĝin sur la randon.
1958: Granda Premio de la Commission Supérieure Technique du Cinéma, Cannes
1958: Premio Méliès de l'Association française de la critique de cinéma
1958: Oskaro de kino por plej bona fremdlingva filmo
1958: Elekto en la dek plej bonaj filmoj de la jaro, New York Film Critics
1958: Ora medalo de la Federazione Italiana del Circolo del Cinema, Italio
1958: Honora diplomo de la Resena Mundial, Meksiko
1958: Premio San Jorge por plej bona foto de alilandaj filmoj, Barcelono
1958: Speciala diplomo de Ĵurio en 10-a Festivalo de Laboristoj, Ĉeĥoslovakio
1958: Oraj plakoj por plej bona filmo kaj plej bona aktoro, arĝentaj plakoj por plej bona scenaro kaj plej bona muziko en Festival du Cinéma Français, Rio de Janeiro
1959: Speciala premio de Ĵurio en Festivalo de Mar del Plata, Argentino
1959: Plej bona filmo, Plej bona muziko Kaj plej bona foto, Brazilaj recenzistoj, Brazilo
Anektodoj
Mon oncle estis filmita parte en "studios de la Victorine" en Nice (domo de Arpel), parte en Saint-Maur-des-Fossés (domo de S-ro Hulot) kaj parte en Créteil (uzino?) en pariza regiono.