Ŝi komencis karieron en reklamado. Ankoraŭ nur 13jaraĝa ŝi aperis jam en televidserio. Per la filmo 27 horas (27 horoj), de Montxo Armendáriz, kie ŝi ludis drogulinon, ege malfacila sperto, ŝi ekelstaris. Baldaŭ venis filmoj tiom gravaj kiom La estanquera de Vallecas (La tabakistino de Vajeko), de Eloy de la Iglesia, kaj El año de las luces (La lumjaro), de Fernando Trueba.
En teatro debutis en 1986 per la rolo de Julieto kaj ekde tiam li aktoris en ambaŭ medioj. Ŝi partoprenis ankaŭ en diversaj televidserioj kiaj Turno de oficio, Segunda enseñanza, ktp.
Maribel Verdú estis nomumita al Goya sesfoje. Pro Amantes, kiam ŝi ne gajnis antaŭ Sílvia Munt pro Alas de mariposa, pro La Celestina, de Gerardo Vera, kiam ŝi ne gajnis antaŭ la veterana Mari Carrillo pro Más allá del jardín, pro La buena estrella, de Ricardo Franco, kiam ŝi ne gajnis antaŭ Cecilia Roth en Martín Hache, en 2006 pro El laberinto del fauno, de Guillermo del Toro, kiam ŝi ne gajnis antaŭ Penélope Cruz. Fine en la kvina fojo Maribel ricevis la premion pro Siete mesas de billar francés, de Gracia Querejeta. Krom la Goya, Maribel posedas du premiojn Ondas kaj di Fotogramas de Plata (arĝentaj) pro la serio Canguros kaj kiel plej bonkvalita aktorino ĉe Los girasoles ciegos, de José Luis Cuerda.
Ŝi estas la unika hispana aktorino kiu ricevis la premion Ariel al plej bonkvalita aktorino en Meksiko, pro El laberinto del fauno.