Maramag, - tagalogeBayan ng Maramag - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insuloMindanao, en regiono Norda Mindanao, en provinco Bukidnon. Maramag estas kunmetita de 20 distriktoj (inter ili 5 estas urbaj distriktoj), plue subdividitaj en 204 subdistriktoj. La loknomo signifas laŭ libera traduko: "lasu nin manĝi nian matenmanĝon ĉi tie." Temas pri plataj ŝtonoj, kvazaŭ konvenaj por manĝotabloj.
Kiam en Eŭropo okazis la 1-a mondmilito, tiutempe alvenis homoj en tiun teritorion. Ili neoficiale elektis vilaĝestron. La oficiala elekto okazis nur en 1945 kaj en 1956 la municipastatuso oficialiĝis. Intertempe japana dominado okazis inter 1942-1945, sed en la fora kaj malgrava loko ne okazis granda ŝanĝo. Depost la 2-a mondmilito komence oni konstruis ĉefvojon, kiu portis evoluon. Iom poste Maramag fariĝis la gastiganto de la ĉefa agrikultura lernejo en Mindanao. Maramag atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli, ol 100 mil loĝantoj) en la fruaj 2010-aj jaroj.
Ekonomio
Maramag fanfaronas pri sia agrikultura graveco al la evoluo de la provinco. La sukerkano estas la ĉefa agrikultura produktaĵo, sed oni kultivas ankaŭ maizojn, rizojn kaj bananojn helpe de irigacioj, fine ekzistas arbarkulturo. La industria branĉo konsistas el produktadoj de mineralaj akvoj, krome la turismo gravas. Komence hidroelektra centralo funkcias.
Eduko kaj lingvo
Maramag gastigas universitaton. La loĝantaro estas miksaĵo de malsamaj tribaj originoj. La cebuana lingvo estas la plej ofta.
Trafiko
Maramag estas alirebla laŭ ĉefvojoj el ĉiuj direktoj.
Klimato
Maramag situas en la tropika klimato, tamen en mezo de la insulo ne okazis tiel oftaj pluvoj, kieel ĉe la marbordo. Jare pluvas po 863 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj novembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 21-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.