Li konis aktorinon irlandan, kiu rolis Ofelian en la verko Hamlet de Ŝekspiro, kaj arde enamiĝis al ŝi kaj al la verkoj de la angla majstro. En 1830 li komponis la Simfonion Fantazian (partoj unua: Revoj kaj pasioj, dua: Balo, tria: Sceno en kampoj, kvara: Marŝo al mortiĝejo, kaj kvina: Sonĝo pri nokto sabata), sian plej faman verkon, kiun li subtitolis Epizodoj en vivo de artisto, kie oni volas vidi lian pasion por Harriet Smithson, irlanda-angla aktorino, kun kiu li edziĝis en 1833.
Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn tage) – serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto