Linio Ŝinĵuku aŭ Linio Toei-Ŝinĵuku (japane 新宿線 [Ŝinĵuku-sen] aŭ 都営新宿線 [Toei Ŝinĵuku-sen], angle Toei Shinjuku line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 4 linioj de metroa sistemo Toei en la Metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas foli-verda koloro. La emblemo de linio estas latina litero "S" en verda ringo.
Historio
Trafiko
Estas 4 tipoj de trajnoj:
- Loka trajno (各停 [kakutei]);
- Ekspreso (急行 [kjūkō]) iras dum tagoj, po 3 fojoj hore, plej multe inter stacioj Motoyawata (S-21) kaj Haŝimoto (linio Keio (ĉefa)), preterpasas iujn staciojn de la linio Ŝinĝuku (vidu sube).
- Rapida trajno (快速 [kaisoku]) iras vespere kaj malofte matene;
- Naveda rapida trajno (通勤快速 [cūkin kaisoku]) iras matene dum labortagoj.
Tage la trajnoj veturas kun la intervalo: 5—9 min. (inkluzive de la ekspreso).
La unua trajno:
La lasta trajno:
La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Ŝinĵuku Arkivigite je 2012-10-10 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)
Stacioj
Stacioj lokiĝas en Tokio (ekde S-01 ĝis S-20) kaj en gubernio Ĉiba (S-21).
Ĉe la okcidenta samnoma fina stacio — stacio Ŝinĝuku (S-01) — la linio Ŝinĝuku kuniĝas kun linio Keio-ŝinsen de Korporacio Keio. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Haŝimoto tra la linioj Keio (ĉefa) kaj Keio-Sagamihara de la Korporacio Keio.
La ekspreso (E) haltas ĉe stacioj, markitaj per "●", kaj preterpasas tiujn, markitajn per "|".
Eksteraj ligiloj