Lethbridge estas urbo en Kanado. Ĝi situas en la sudorienta parto de la provincoAlberto, en preria pejzaĝo, proksimume 80 kilometrojn norde de la limo inter Kanado kaj Usono. Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 98 406 loĝantoj sur areo de 122,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 804 loĝantoj/km². La urbo estas la administra centro de la censodistrikto 2 de Alberto. En ĝi troviĝas la Universitato de Lethbridge.