(Municipaj) Distriktoj de Alberto estas administraj subunuoj de la censodistriktoj de la provinco.
Municipaj distriktoj (angle: municipal districts), foje nomataj simple distriktoj (angle: counties) - historie, estis diferenco inter "municipa distrikto" kaj "distrikto" en Alberto, sed jam ne plu - estas la administraj unuoj por kamparaj regionoj inkluzive bienoterenojn kaj nekorporaciiĝintajn komunumojn kiel vilaĝetojn. En 2006 estis 64 municipaj distriktoj en Alberto[1], ĉiuj administrataj de la Alberta Ministerio pri Municipaj Aferoj, branĉo de la registaro de Alberto. La municipajn distriktojn prizorgas konsilioj elektitaj de la loĝantoj. La specialajn distriktojn prizorgas konsilio elektita de la leŭtenanta guberniestro de Alberto. Aliaj specoj de regado funkciantaj kadre de la sistemo de municipaj distriktoj estas la specialigitaj municipoj, la regionaj municipoj, kaj la plibonigaj distriktoj. La metisajn komunumojn kaj indianajn rezervojn administras lokaj registaroj kun kunordigado flanke de la federacia registaro.
La plibonigajn distriktojn rekte administras la Alberta Ministerio pri Municipaj Aferoj. Laŭbezone plibonigaj distriktoj korporaciiĝas aŭ kiel municipaj distriktoj (kun konsilio elektita de la loĝantoj) aŭ kiel specialaj distriktoj (kun konsilio elektita de la registaro). Kiam ili funkcias bone, oni ŝanĝas la statuson de la plibonigaj distriktoj tiel ke ili fariĝas normalaj (municipaj) distrikto aŭ specialigitaj municipoj aŭ, se temas pri malmulte loĝata regiono, regionaj municipoj.
Sekvas alfabete ordigita listo de la distriktoj:
Krom la municipaj distriktoj estas en Alberto du censajn metropolojn (Kalgario kaj Edmontono) kaj sep plibonigaj distriktoj (la kvin naciaj parkoj, kiujn administras Parks Canada, kaj du provincaj parkoj). Pluraj administraj unuoj estas specialigitaj municipoj.
La plibonigajn distriktojn administras la Ministro de Municipaj Aferoj de Alberto, aŭ rekte aŭ per elektitaj aŭ alelektitaj konsilioj.
Specialigitaj municipoj estas regionoj kun specialaj bezonoj kaj cirkonstancoj, kiuj postulas specialajn administrajn metodojn.
Censaj metropoloj estas urbaj aglomeraĵoj kun loĝantaro de pli ol 100.000 homoj; ĉiu konsistas el granda urbo kun la apudaj terenoj.
Aliaj urboj en Alberto havas neformalan "grandan regionon" sed ne estas tiel administrataj (Grande Prairie, Lethbridge, Medicine Hat, Red Deer kaj iom malpli-multe Brooks, Camrose, Cold Lake, Lloydminster, Wetaskiwin).
En 2005 la suma loĝantaro de ĉiuj ne-urbaj municipoj estas 452,039.[2]