László CSÁKÁNYI [lAslO ĉAkAnji], hungare Csákányi László, Esperante Ladislao Csákányi estis elstara hungara aktoro, voĉoaktoro kaj kantisto.
László Csákányi naskiĝis, kiel Zsigovits László Jenő la 13-an de januaro 1921 en Güssing. Li mortis la 3-an de novembro 1992 en Budapeŝto.
László Csákányi devenis el hungara familio apartenanta al minoritato en Aŭstrio. Li finis la aktoran akademion en Budapeŝto en 1942, poste li apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1945-1948 li estis militkaptito. Baldaŭe li ludis en diversaj ĉefurbaj teatroj. Li ricevis 3 premiojn.