Kráľov Brod [krAljov brod], hungare Királyrév [kirAjrEv] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Kráľov kaj király signifas: reĝo.
Kráľov Brod situas laŭ rojo (alia rojo preterfluas), laŭ flankovojoj. Galanta troviĝas je 17 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1252 en latina formo "villa Sancti Michaelis". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Királyrév 785 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Királyrév rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito Kráľov Brod denove apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 1947 granda parto de la hungaroj deportiĝis parte al landparto Ĉeĥio, parte al Hungario, dume alvenis slovakoj el Rumanio kaj Hungario. En 2006 inundo okazis.
En la iama Királyrév naskiĝis hungara ministro Sándor Czottner.