La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis en 1250 en formo Zerda (=hungare merkredo). La urbo naskiĝis en 1874 el unuiĝo de vilaĝoj Szerdahely, Újfalu, Nemeszseg, Előtejed kaj Sikabony. En 1910 loĝis tie 4762 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Pozsony, kie estis distriktejo. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la urbo rehungariĝis, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Dum la 2-a mondmilito la judoj estis deportitaj. Post la 2-a mondomilito granda parto de la hungareco estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajtaj laŭ dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 23 519 homoj (18 756 hungaroj, 3588 slovakoj, 353 ciganoj, 147 ĉeĥoj kaj 24 germanoj.