En februaro 1942, li gvidis sian floton kontraŭ la multe pli forta japana floto en la Java Maro. Tiu batalo fariĝis katastrofo por la aliancanoj. Doorman fariĝis heroo en Nederlando, parte ĉar li dirus al la floto: "Ik val aan, volg mij!" (Mi atakas, sekvu min), sed fakte li signalis al la floto: "All ships follow me" (Ĉiuj ŝipoj sekvu min).
Karel Doorman mortis kiam la krozoŝipoDe Ruyter (nomita laŭ la fama nederlanda admiralo Michiel de Ruyter) estis trafita de torpedo kaj sinkis. Estis sufiĉe da tempo por eskapi, sed Doorman anstataŭe submariĝis kun sia ŝipo, laŭ malnova tradicio.