La Kalmitdomo, ankaŭ nomata Ludwigshafener Hütte, proksime de Maikammer en la rejnlando-palatinata distrikto Südliche Weinstraße estas pormigrula protekta kabano mastrumita de la asocio Pfälzerwald-Verein (PWV), loka grupo Ludwigshafen-Mannheim, en la Palatinata Arbaro. Ĝi situas en la suda parto de Haardt sur la pinto de la 672,6 m alta monto Kalmit[1] kaj estas la plej alte situanta kabano de la Palatinata Arbaro. De ĝia teraso ofte eblas rigardi ĝis trans la Malaltebenaĵo de Supra Rejno kaj ĝis la piedoj de la suda Odenwald kaj la norda Nigra Arbaro. Tuja pude staras la elrigardturo.
Historio
Tabulo de rememoroj sube de Kalmitdomo informas, ke la „Pfälzischen Verschönerungsverein“ (Palatinata asocio por la plibeligado de la regiono) , antaŭulo de la Pfälzerwald-Verein (= Asocio de la Palatinata Arbaro) en la jaro 1882 konstruis la protektkabanon.[2]
Bildgalerio
-
Kalmitdomo
-
Kalmitddomo en vintro
-
memortabulo de 1882 sube de la Kalmitdomo
-
Memormonumento pri militmortintoj de la PWV-loka grupo Edenkoben ĉe la Kalmitdomo
-
Kriegerdenkmal Memormonumento pri militmortintoj de la PWV-loka grupo Maikammer ĉe la pinto de la Kalmit
Referencoj
Literaturo
- Matthias Wittber: Pfälzerwald mit Bienwald. Bruckmann Verlag, 2009, ISBN 978-3-7654-4287-2.
- Pietruska-Wanderkarte: Edenkoben – Die Urlaubsregion zwischen Landau und Neustadt. 1:25000. Pietruska Verlag, Rülzheim 2007, ISBN 978-3-934895-56-0.
- Pietruska-Wanderkarte: Hauenstein & Trifelsland. 1:25000. Pietruska Verlag, Rülzheim 2006, ISBN 3-934895-44-1.
Eksteraj ligiloj