| Juan París | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1759 en Barcelono |
| Morto | 10-an de julio 1845 (86-jaraĝa) en Santiago de Kubo |
| Lingvoj | hispana |
| Ŝtataneco | Kubo Hispanio |
| Okupo | |
| Okupo | komponisto kapelmajstro |
Juan París (naskiĝinta en 1759 je Barcelono; mortinta la 10-an de julio 1845 en Santjago de Kubo) estis komponisto kaj pastro en hispana Kubo. Li estis posteulo de Esteban Salas y Castro post ties morto en 1803, transprenante la postenon de la kapelmajstro ĉe la katedralo je Santjago de Cuba.
Lia elekto kiel Maestro de Capilla post la morto de Salas estis eksterkutima okazaĵo. Origine oni planis instali la komponiston kaj multjaran helpiston de salas Francisco José Hierrezuelo, sed subite aperis alia kandidato, la germano Johannes Nepomuk Götz. Hierrezuelo, kiu supozis intrigon, rezignis sian kandidatecon, kaj Juan París ricevis la postenon.
París estis eksterkutime laborema kaj grava komponisto. Sub lia estrado la preĝejo fariĝis biblioteko, akademio kaj koncertejo, kiu okazigis daŭre diversajn muzikajn eventojn.[1]
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.