Li tuj elstaris pro intelekta dediĉo: emo al la legado kaj lernokapablo, kio permesis al li ke jam 13-jaraĝa li legis la laboristan gazetaron al laborkolegoj, kio estis en la epoko kutimo por kontribui al la klerigado de la laborista klaso. Li ekde juna jam partoprenis en la laborista movado de la epoko, ligita al la Unua Internacio (Internacia Laborista Asocio, ILA).
Li estis akuzita je instigo al kamparana insurekcio en Jerez de la Frontera de 1892, kio kondukis lin al la karcero ĝis 1901.
En la du unuaj jardekoj de la 20a jarcento elstaris lia laboro kiel propagandisto de anarkiismo kaj de anarkosindikatismo tra tuta Andaluzio. Li estis disĉiplo de Fermín Salvochea.
La influo de Sánchez Rosa sur la andaluza laborista klaso estis ĉefe rimarkinda danke al la disvastigo de liaj broŝuroj, kiuj ege sukcesis inter la laboristoj. Multaj el tiuj laboristoj eklernis legi kaj skribi, aŭ akiris unuajn konceptojn pri matematiko, danke alverkoj kiaj Aritmética del obrero aŭ La Gramática del obrero[4], kiujn li publikigis per sia eldonejo Biblioteca del Obrero (biblioteko de la laboristo).
Murdo
Li estis mortpafita en Sevilo en 1936 fare de la trupoj frankistaj, kiuj konkeris la urbon tuj post la Puĉo de la 18a de julio en Hispanio. Sánchez Rosa estis tre konata en la revoluciaj etosoj kaj ne povis fuĝi el la subpremado, spite la fakton ke li dediĉis sin pli al la edukado kaj al la propagando ol al la propra revolucia rekta agado.
Gutiérrez Molina, J.L. (2005): La tiza, la tinta y la palabra. José Sánchez Rosa, maestro y anarquista andaluz (1864-1936). Editorial Tréveris, Ubrique.
Grupo de Investigación José Sánchez Rosa (1995). En busca de nuestra historia: José Sánchez Rosa, maestro de adultos. Centro de Educación de Personas Adultas “José Sánchez Rosa”, Sevilla.
Montero, Ana Mª (Enero de 2008). “Antonio Muñoz Benítez, epígono de la escuela racionalista”. Revista Andalucía en la Historia, nº 19.