Frontera signifas landlimon, kaj referencas al la longa teritoria landlimo inter la katolika kaj islama partoj de Hispanio dum la t.n. Rekonkero,
En tiu ĉi urbo havis sian originon la vino kun Nomo de Originoŝereo, kiu prenas ĝin el koruptita varianto de la nomo de la urbo mem.
Ĝi posedas kurejon de Formulo Unu. Ankaŭ estas grava la Foiro dediĉita al ĉevaloj.
En la urbo estas tre fama la tradicio de la danco kaj kanto nome flamenko.
Demografio
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMAArkivigite je 2009-11-20 per la retarkivo Wayback Machine, 2008) la 205 364 geloĝantoj de la municipo Jerez de la Frontera estas 104 974 inoj kaj 100 390 viroj. En la 1186-kvadratkilometra teritorio estas 25 setlejoj, kie loĝas 202 648 geloĝantoj, kaj aliaj 2 716 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. En la ĉefurbo loĝas 183 545 geloĝantoj (89,4%).
Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 2711, 1325 inoj kaj 1386 viroj, kaj mortis 1481, 781 inoj kaj 700 viroj. Tiel la natura kresko estis 1230 (0.6%). La laborkapabla loĝantaro estis 79392 homoj (39.2%).
Monumentoj kaj vidindaĵoj
Alkazaro
Katedralo kaj Preĝejoj
Muzeoj: pri horloĝoj, pri ĉevaloj, pri historio, ...
Kurejo de F1
Bestĝardeno: Ĝi estas la dua zoo laŭ graveco en Hispanio, enhavante pli-malpli 100 bestospecojn kaj 80 arbospecoj. La plej fama besto de la zoo estas la blanka tigro.