Ĝi situas je la bordo de la rivero Gvadalkiviro kaj enhavas ĉirkaŭ 320 000 loĝantojn.
Historio
Ĝi posedas tre riĉan historion. Jam grava dum la romia epoko, sub la nomo Corduba, ĝi estis la naskiĝloko interalie de la filozofo Seneko la Juna. Ĝi eĉ pligraviĝis dum la araba epoko en Hispanio, kiam Kordovo fariĝis la ĉefurbo de la hispana sendependa kaliflando, kaj unu el la ĉefaj sidejoj de la monda kulturo, kun figuroj kiaj la filozofo Ibn-Ruŝd (Averroes) kaj la juda medicinisto Maimonides.
Post la konkero fare de la kristanaj trupoj la urbo iom dekadencis, kvankam ĝi plu estas unu el la plej gravaj andaluzaj centroj, interalie pro sia kultura heredaĵo.