Jean-Marie Gustave Le Clézio (ĝenerale mallongigita J.M.G. Le Clézio) naskiĝis la 13-an de aprilo 1940 en Nice. Li estas franc-maŭricia verkisto. Li spertas tre baldaŭ la sukceson per sia unua publikigita romano, Le Procès-verbal (La Protokolo), dum 1963.
Sub la influo de siaj diversaj intermiksitaj familiaj originoj, de siaj senĉesaj vojaĝoj kaj de sia evidenta intereso pri la kulturoj indianaj (t.e. de la amerikaj indianoj), J.M.G. Le Clézio estas precipe fama pro siaj romanoj Désert (Dezerto), 1980, kaj Le Chercheur d'or (La Oroserĉisto); sed li estas ankaŭ la verkisto de kvardeko da aliaj fikcioj (romanoj, fabeloj, noveloj) kaj de eseoj. La Nobelpremion pri literaturo li ricevas en 2008 por "la verkisto de foriroj, poeziaj aventuroj kaj malĉasta ekstazo, la esploristo de la homaro preter kaj sub la reganta civilizo". En sia prelego dum la ricevo de la Nobelpremio, tiun honorigon li dediĉis al la ĝibutia verkisto Abdourahman A. Waberi kaj aliaj afrikaj verkistoj, kiujn ĝis nun laŭ li malsufiĉe perceptiĝas en la aliaj kontinentoj.
Jean-Marie Le Clézio estas la filo de la kirurgo Raoul Le Clézio kaj de Simon(n)e Le Clézio, ties kuzino (ambaŭ havas la saman avon Sir Eugène Le Clézio); ili devenas de bretona familio elmigrinta ĝis la insulo Maŭricio dum la 18-a jarcento kie ili devis elteni la britan koloniadon. Sepjaraĝa, li skribas unuan libron pri la maro. Longa vojaĝo estiĝinta en kajuto de la ŝipo kiu kondutas lin kaj lian patrinon al Niĝerio, kie li retrovos sian patron, kuraciston en la veprejo. Li studadas en Nico, en universitata kolegio pri literaturo, kaj poste, post kelkaj jaroj en Londono kaj Bristolo, li instruas en Usono. ...
Lia verkado povas esti dividita en du periodojn. Inter 1963 kaj 1975 kiam lia verkado estis difinitan kiel "eksperimentan". Tiam li verkis pri temoj kiel frenezo, lingvo, verkado, dum li faris formalajn eksperimentojn laŭ la spirito de siaj samtempuloj kiel Georges Perec aŭ Michelle Butor.
Ekde la fino de la 1970-aj jaroj ĝi spertis akran stilan ŝanĝon. Li forlasis eksperimentadon kaj verkis malpli torturitan verkadon pri temoj kiel infanaĝo, adolesko kaj vojaĝoj, alvokante pli vastan legantaron. En 1980 li estis la unua, kiu gajnis la Premion Paul Moran, donitan de la Franca Akademio. Enketo farita de la franca literatura revuo "Lire" en 1994 montris, ke li estis konsiderata de 13% de legantoj la plej granda franca verkisto vivanta.
Li publikigis ĉirkaŭ tridek librojn, inkluzive de noveloj, romanoj, eseoj, du tradukoj el indiana mitologio, kaj ankaŭ multajn listojn kaj recenzojn.
V. S. Naipaul (2001) • Imre Kertész (2002) • John Maxwell Coetzee (2003) • Elfriede Jelinek (2004) • Harold Pinter (2005) • Orhan Pamuk (2006) • Doris Lessing (2007) • Jean-Marie Gustave Le Clézio (2008) • Herta Müller (2009) • Mario Vargas Llosa (2010) • Tomas Tranströmer (2011) • Mo Yan (2012) • Alice Munro (2013) • Patrick Modiano (2014) • Svjatlana Aljeksijeviĉ (2015) • Bob Dylan (2016) • Kazuo Ishiguro (2017) • Olga Tokarczuk (2018) • Peter Handke (2019) • Louise Glück (2020) • Abdulrazak Gurnah (2021) • Annie Ernaux (2022)• Jon Fosse (2023)• Han Kang (2024)