La stacio estis malfermita en 1913. Ĝi omaĝas al André Citroën kaj ankaŭ al kvartalo de Javel kiu formiĝis en la 15-a jarcento per haveneto kaj ŝirmejo por ŝipoj, konata en 1485 sub la nomo Javetz. En 1777 konstruiĝis fabriko de ĥemiaĵoj. El tiu fabriko eliris natria hipoklorito, kiun oni nomis "Akvo de Javel" (Hipoklorita akvo).