MOlNÁR János [pr. molna:r] estas rumanuja hungara kantisto (tenoro, baritono) naskiĝinta en Máramarossziget la 16-an de septembro 1943.
János Molnár en 1968-1969 kantis en ĥoro de la hungara popolensemblo de Târgu Mureş kaj ekde 1969 li estas ĥoristo, poste solisto de la operejo Kolozsvári Állami Magyar Opera de Kluĵo. Li kantis la titolrolojn de operoj de Ferenc Erkel (Hunyadi László, István király, Brankovics György).