János Blaskó [jAnoŝ blaŝkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun distinga vorteto (=pli juna)) Ifj. Blaskó János estas hungara skulptisto, medalisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis János Blaskó (pentristo), liaj fratoj estas Péter Blaskó kaj Balázs Blaskó.
János Blaskó [1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1945 en Budapeŝto.
János Blaskó frekventis artan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1971. Lia plej grava instruisto estis Sándor Mikus. Pli frue jam en 1969 li debutis en ekspozicio. Inter 1972-1975 li havis stipendion. Inter 1973-1988 li vivis en Vác, poste en Budapeŝto kaj Zsennye. Ekde 1993 li instruas en Pedagogia Altlernejo de Szombathely. Li ricevis kelkajn premiojn inter 1972-1988.