Rotkvič lernis Esperanton en 1921, kaj baldaŭ fariĝis tre aktiva en la enlanda Esperanto-movado. Inter la du mondmilitoj li gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj estas dirite, ke li eble pli multe ol kiu ajn alia influis la lingvan nivelon de tiama jugoslavia esperantistaro. Li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj dum multaj jaroj estrarano de Jugoslavia Esperanto-Ligo. Li estis fama oratoro, redaktoro de Esperanto-revuoj, kapabla organizanto de Esperanto-aranĝoj. [2]
Li estis ĉefa kunlaboranto de d-ro Duŝan Maruzzi, longjara sekretario de la Zagreba Esperanto-Societo. Li estis unu el la precipaj organizintoj de la unua Sudslava Esperanto-Kongreso en 1923 kaj de la samjare fondita Sudslava Esperanto-Ligo, kie li rolis kiel sekretario kaj vic-prezidanto dum pluraj jaroj. Same li kunlaboris en la paralele agadanta eldonejo kaj librovendejo Sudslava Esperanto-Servo. Rotkvič estis kelkjara redaktanto de Konkordo kaj kunredaktanto de Balkana Konkordo. Li estis «Bona oratoro»[3] kaj faris multajn paroladojn pri Esperanto en diversaj urboj. Rekordulo en gvidado de kursoj en Jugoslavio.
Verkado
Rotkvič estis entute movada aktivulo unuaklasa, tamen lia reputacio pli intime ligiĝas al lia literatura aktivado. Originale li ja verkis paroladojn, recenzojn, antaŭparolojn – aparte menciinda estas lia eseo “Mesaĝo de nia originala literaturo”, kiu aperis fronte de la kolekto “33 rakontoj – la Esperanta novelarto”, eldonita de Stafeto en 1964. Krome li verkis multajn artikolojn en naciaj gazetoj kaj tradukojn en diverslandaj Esperanto-gazetoj. Li speciale okupiĝis pri lingvistikaj problemoj kaj kun Maruzzi verkis kroat-Esperantan vortaron (1924).
Sed estis ĉefe liaj tradukoj, precipe la libraj tradukoj Cezaro (1934) kaj Tragedio en la Universo (1961), kiuj elstarigas lin kiel la plej eltrovema utiliganto de la latentaj kreopovoj de Esperanto. Rotkvič konatiĝis precipe kiel tradukanto, «kies ne miskoneble individua, tamen senriproĉa kaj eksterordinara esprimriĉa lingvaĵo»[4] en la esperantigo de la ampleksa romano Cezaro de Mirko Jelušić (1934). La traduko de Rotkvić signis novan epokon en la lingva evoluo de Esperanto per eksterordinare esprimriĉa lingvaĵo, kie la latentaj povoj de la lingvo estis malkaŝitaj en la servo de belarta stilo. Per tiu traduko Rotkvić gvidis la vojon al postaj Esperanto-verkistoj al nova kriterio de stilo, kiu estas pure Esperanta kaj ne sklave sekvas nacilingvajn modelojn. [2][5]
Tragedio en la Universo estas originale komuna verko de junaj astronomoj ligitaj al la astronomia Observatorio en Zagreb, dediĉitaj al la afero de monda paco. Sur la frontpaĝo estas informite, ke Ivo Rotkvić esperantigis la verkon el la originala manuskripto. La temo de la verko estas la kosma sorto de nia planedo en okazo de tut-eksterma nuklea milito. Per tiu traduko Rotkvić daŭrigas sur la vojo de lingva evoluo surbaze de la latentaj povoj de Esperanto, kiujn li eĉ pli esplore aperigas ol en Cezaro. La eldonisto, Régulo-Pérez, nomis la novan tradukon “majesta fieriga atingaĵo” kaj Rotkvić mem konsideris ĝin lingve supere al la traduko de Cezaro.
La teksto daŭre tenas sian elvokan povon de konvinko pri la unikeco de la lingvo Esperanto. Indas montri specimenon, se nur mallongan, pri la lingvaĵo kaj stilo de tiu eksterordinara libro. Pasaĝeroj de kosma ŝipo vizitas la Terondezertigitan per la homfarita kataklismo de atommilito. Ili eniras suburban lokon:
“Ili malsupreniras enen. Nuras mallumo, dezertas stratoj, disdisas objektoj. Nenie io vivanta. La alvenintoj ekkuras tra la mallumaĉajn stratojn, febroserĉe malkovrante vic-postvicajn galeriojn. Sed ĉie alteruras la sama sceno. Objektoj renversitaj senorde. Sur tabloj jen eklegita libro, jen gazeto apud brulstumpa kandelo. Evidente la loĝintoj de ĉi tiu urbo forpanikiĝis el la subtera rifuĝejo kun la subito, plane neantaŭvidita. La pasaĝeroj tralaŭas la ĉefstraton. Ĉe la fino alobstrukcas vitra konstruaĵo. Sure literoj: La administrejo.”
La du magiistoj de la vortoj, Ribillard kaj Rotkvić, kvankam pasis jardekoj post iliaj forpasoj, daŭre tenas siajn meritplenajn poziciojn inter la plej gravaj evoluigintoj de arta Esperanta stilo. Plej bedaŭrinde iliaj verkoj ne plu estas facile haveblaj, sed elektitaj specimenoj nepre meritas esti utiligataj en kursoj de progresantoj. [2]
El la vivo, Vesna Skaljer-Race, reviz. Ivo Rotković. - Beograd : Skaljer-Race, 1977. – 68 p. ; 15 cm. - Noveloj kaj skizoj de jugoslavia filologino-esperantistino, en formo de fotorememoroj el propra vivo.[6]
Recenzoj
Pri Cezaro
„ Jen kbro neordinare grava por nia literaturo. Ĝi prezentas la vivon de Julio Cezaro en 71 apartaj scenoj: kiugrade historiaj aŭ fikciaj, mi ne kompetentas diri. Kritikon de la historio mem mi rezignas: ĝi estas legaĵo ne tre facila, sed interesa ; kaj ĝi havas ĉarmon tute propran.
De la lingva vidpunkto la traduko estas tre atentinda. S-ro Rotkviĉ redaktas la gazetonLa Suda Stelo, en kiu li jam verkis multe da brilaj artikoloj pri la movado. Ĉio el lia plumo meritas seriozan atenton. Pro nekapablo ekspluati la ekzistantajn eblaĵojn de Esperanto, la komencanto emas paradi sian nekompetenton, elpensante radikojn senutilajn. Ĉe Rotkviĉ estas alie : li sentas nenian jukon krei novajn vortojn, ĉar li majstras la lingvon; kaj ĉiupaĝe oni tion sentas. Jen kelkaj notindaĵoj el la libro.
Rimarkinda trajto de lia stilo estas la uzo de kunmetaĵoj ofte tre trafaj: manoj agliberaj ; la okcidento almare kolorsimfonias ; dufluto; li endiras (breaks in); fallaca ĉevalo; fingrokapti ; fostokrura ; ĝojhurle ; hundfidela rigardo; kisatenci knabinon ; saluti lacgeste ; la hundo langpende ekspiregas; respondi langolame ; litkuŝi ; turmiĝas ĉiuj, ĵen manĉemne, jen mandelase ; mortotime ; nobela nenifarulo ; okullevi ; ordonhaĵlo ; pensodrona ; plurajdi, plusidi ; pordfrapeti ; postfare (estas) facile saĝumi ; pugnoknedi; unu vorto puŝpelas alian ; ridtondri ĝistuse ; premi glason rompvole ; sangkale servutadi ; satmiri; baro netranspontebla ; vidpeneiri ; stertori voĉmanke.
Alia karakterizaĵo estas la verbigo de substantivo: aktori komedion ; almozi indulgon ; amasi ; ekdenti iun ; ok mejlojn li distancis ; ekzempli al iu ; emblemita ; la vino trafajras la vejnojn; koto nin ĝisgorĝas ; lakeoj grupas sur la placo ; ĉi tie li hejmas ; la sufero lin inkubas ; kolonii landon ; konsuli; elkubuti sin; kuleri supon ; mu lecionos al ili; marĝemi murafiŝon per rimarkigoj ; mastri Romon ; mieni dolĉe ; liaj pensoj disnebulas ; okuli al iu; alokuli vazon ; la melodio disperlas en sennombrajn kursonorojn ; lia reputacio pendolas sur hareto ; displandi vermeton ; vestiblo pordanta en la ĝardenon ; ŝiaj okuloj larme rosas; lam cerbon sagas pensoj; la lipoj spasmas ; ĵam tempas ; fortorenti ĉion ; uraganas en lia koro; la radikoj disvejnas sub la tero; veteris bele. Dube bona estas la forlaso de ig en ord(ig)i la fortojn.
Verbiĝas ankaŭ adjektivoj k.a. vortoj: afabli, akri, aroganti, malkvieti, pali, preti, malplemi, purpuri, rapidemi, ekruĝi, seriozi, sovaĝi, malsperti, unuanimi (laŭ modelo komforti=esti komforta) ; reciproki vortojn ; ili apudas ; la procesio ekpluas ; la vesto laŭas la membrojn.
Eksperimentaj variantoj de diri : abrupti, afabli, fieri, grumblemi, humili, elĵeti, koncizi, krudi, naivi, mervozi, orgemi, malpacienci, senpacienci, paroksismi, sarkasmi, senkompati, severi, spitemi, timemi, voĉi.
Listite, tiaj esprimoj ŝajnas idiosinkrazio: en la libro, tamen, ĝustamezure kaj ĝustaloke, ili ofte estas surprize trafaj.
Afiksaĵoj: vomi sukajn blasfemaĵojn ; la lasta modaĵo; nek ĉirpo aŭdeblas nek besto videblas ; troema koreco ; musteremo ; tun eĉ konsidereti ; nur tempeton poste ; et-amimoj ; sep mil piedistoj; frenezumo de pensoj. Ek al la nordo! La trupoj ek! Ek sur ilin! Do ek! mi petas.
Nekutima uzo de dis: li diris al li disbrake; disbrulaj rigardoj ; disgrimaca masko ; li iom diskruras ; dislarĝaj okuloj ; disokule rigardi. Anstataŭ disakordo, disformi, dispordi, preferindaj estus malakordo, misformi, malfermi pordon.
Ripetaĵoj kaj streketaĵoj : ĉie-ĉie al ĉiuj, ĉiuj, montri; foje-foje; ekpluvas rozoj gut-gute ; tam-tam ; kunkune ; milmil signetoj ; multaj-multaj ; pene-pene balbuti ; sekundon-sekundeton ; tute-tute antaŭ li ; demando-torento ; man-surdorse ; senĉesa emirado-elirado ; por- kaj mediruloj ; ili laboras man-en-mane ; tag-altage.
Abundas notindaj esprimoj: Vi emas, ĉu? Grandaj demandoj tio estas ; Marŝanta enen; Defensiva kaj ofensiva defendoj ; Mi tamos vin, ĝis la sango elŝprucos ; V. rigardis preter kaj trans lin en malproksimon ; Mi vangofrapos al li kelkajn sonorajn ; De temp' al tempo.
Bildo de Ivo Osibov kaj Ivo Rotkvić, 1973 en UK Beograd
Citaĵo
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.
Ivo ROTKVIĈ, kroato, juristo. Nask. 23 okt. 1901 en Bjelovar. E-isto de 1921. Precipa kunlaboranto de d-ro Maruzzi. Longjara sekr. de la zagreba societo. Unu el ĉefaj organizinto de 1a unua jugoslava E-kongreso (1923) kaj Jug. E-Ligo, kie li sekretariis dum pluraj jaroj. Kunlab. en la Sudslava E-Servo. Kelkjara red. de „Konkordo“ kaj kunred. de la „Balkana Konkordo“. Bona oratoro: multaj paroladoj pri E en diversaj urboj. Rekordulo en gvidado de kursoj en Jug. Multaj artikoloj en naciaj gazetoj. Speciale okupiĝas pri lingvistikaj problemoj. Kun Maruzzi verkis kroat-E-vortaron. Tradukoj en diverslandaj E-gazetoj. Kiel apartaj libroj ĝis nun estas eldonitaj: „Aŭtuna vespero“ (de M. Ogrizoviĉ), „Pangea“ (de R. Herceg) kaj granda romano „Cezaro“ de M. Jeluŝiĉ). Nuntempe vicprez. de la J.E.L. kaj Zagreba societo.
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!