Ĝi estis iniciatita de Marcelo Verema (pseŭdonimo de Paul Berthelot), kiu dissendis en 1906 kvar numerojn de Rondiranta Folio por kreado de tutmonda Socia Revuo pri ĉio, kio interesas la homaran vivadon. La tri unuaj numeroj estis redaktitaj de Verema, kaj la kvara de Fi-Blan-Go.
Sekve al la ruĝula kongreseto kiu okazis dum la Universala Kongreso de 1906, kun partopreno de pluraj aktivaj anoj el Paco-Libereco, estis solvitaj diversaj teoriaj kaj praktikaj demandoj, kaj la unua numero de Internacia Socia Revuo[1] eliris komence de 1907. Komence la nesufiĉa nombro de abonantoj kaŭzis kelkajn financajn problemojn. Sed Internacia Socia Revuo plu estis eldonita ĝis 1914. Ĝi tiam havis pli ol 600 abonantojn.
Ekde 1910 la administrejo de Internacia Socia Revuo ankaŭ transprenis la rolon de Paco-Libereco en la eldono de revoluciaj broŝuretoj.
Nova Gvidlibreto por soldato en ĉiuj landoj, tradukis Fi-Blan-Go kaj Ludiviko, kun letero de Ch. Malato kaj ilustraĵo de Grandjouan[2], Parizo 1906
Al la Virinoj, laŭ Urbain Gohier – kaj Tre interesa letero de hino pri la milito en Ĥinlando, tradukis Fi-Blan-Go, kun antaŭparolo de Fino Felicie Numletska kaj ilustraĵo de Lud. Rodo, Parizo 1906
Antipatriotismo, el G. Herve tradukis Fi-Blan-Go kaj Ludoviko kun ilustraĵo de G. Willaume, Parizo 1907