Ludovic Rodo estas la artnomo de Ludovic Rodolphe Pissarro (1878-1952), francapentristo, esperantisto, filo de la pli konata Camille Pissarro.
Ludovic lernis la pentrarton pere de sia patro, kaj ricevis influon ankaŭ de diversaj kolegoj kaj lernantoj de tiu ĉi. Li ankaŭ estis tre proksima al la patro, kaj estis la ununura el la filoj kiuj ĉeestis dum ties morto, en 1903. Post tio li foriris kun sia frato Lucien al Londono kie ili klopodis mem elstari kiel artistoj.
En 1915, li organizis propran klubon, la Grupon de Monarro.
Li rilatis al anarĥiistaj rondoj. Ludovic kontribuis per desegnaĵoj al numeroj de la humur-gazeto La Pirato, redaktita de Raymond Schwartz inter 1933 kaj 1935.