Ineu - jen rumane, prononco [ineŭ], hungare Borosjenő [boroŝjenø:], historie ankaŭ germane Jenopol kaj serbe Јенопоље, Jenopolje - estas urbo en Rumanio sur la orienta rando de Granda Ebenaĵo laŭ la Crișul Alb norde de Arad.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 6 599 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 9 942 (90 % da rumanoj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1214. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Arad vármegye).
Fonto
Renomaj personoj
- Margit Árpád (1903 – Budapest, 29-a de februaro 1980): aktorino.
- Rudolf Balló (Borosjenő, 24-a de aprilo 1884 – Budapest, 6-a de novembro 1969): kemiisto, universitata profesoro.
- László Diószeghy pentristo, papilikolektisto.
- Béla Horváth (23-a de aprilo 1927 – Cluj-Napoca 5-a de septembro 1981): aktoro, reĝisoro.
- Ferenc Jozefovits (n. 19-a de julio 1923): pulmoklinika ĉefkuracisto, universitata adjunkto.
- Constanţiu Mara (n. 20-a de novembro 1937): pentristo.
- József Nagyari (n. 1650 – Fogaras, 18-a de februaro 1694): reformita predikverkisto.
- Eta Mézes (n. 9-a de marto 1912 – ): amatora poemaŭtoro.
- Iván Ormos (29-a de novembro 1902 – Budapest, 10-a de marto 1958: poeto, verkisto.
- László Perecsényi Nagy (? 1771 – Borosjenő, komenco de junio 1827): poeto, verkisto.
- Artúr Pénzes P. (1-a de oktobro 1899 – ?): poeto, verkisto.
- Márton Péterfi (Borosjenő, 1-a de februaro 1875 – Cluj, 30-a de januaro 1922): botanikisto, instruisto.
- Rózsaági Antalné; Etelka Bálintffy (Borosjenő, 24-a de marto 1844 – Zilah, 28-a de junio 1906): poetino. [1]
- János Vásárhelyi (22-a de aprilo 1800 – Lökösháza, 9-a de septembro 1843): poeto.
Eksteraj ligiloj