Formalan sidejon li (kiel ĉiuj antaŭaj kaj postaj prezidentoj ĝis la jaro 1999) havis en la klasicisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma Vilao Hammerschmidt en Bonno.
Lia edzino Wilhelmine Lübke estis protektantino de asocio pri la medicina prizorgo de patrinoj, kaj krome engaĝiĝis en organizoj pri maljunuloj, handikapitoj kaj en la germana komitato por Unicef. Kontraŭe al sia edzo mallerta pri fremdaj lingvoj, la instruistino flue parolis la anglan, francan, hispanan, italan kaj rusan lingvon, kaj dum la prezidenteco de sia edzo kaj la sekvaj kvin jaroj de la registaro de Willy Brandt aparte sukcese utiligis sian konon de la rusa lingvo en diplomatiaj servoj cele al la plibonigo de la rilatoj de okcidenta Germanio al Sovetunio kaj la aliaj ŝtatoj ligitaj per la Varsovia kontrakto.