Horst KÖHLER (naskiĝis la 22-an de februaro 1943) estas germana ekonomikisto kaj politikisto. De 2004 ĝis 2010 li estis prezidanto de Germanio.
Li estis prezidanto de EBRD (1998-2000), poste ĉefdirektoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF) (ekde 2000) kaj estis elektita kiel la prezidanto de Germanio la 23-an de majo 2004, kaj enoficiĝis la 1-an de julio. Li estis balotita duan fojon por ĉi tiu posteno la 23-an de majo 2009. La 31-an de majo 2010 li retiriĝis pro kritiko pri liaj eldiroj pri Afganujo; li estis dirinta en intervjuo ke la germana armeo defendas ankaŭ ekonomiajn interesojn.
Lia familio devenas el Rumanio, sed li naskiĝis en Pollando, poste rifuĝis al Orienta germanio poste al Okcidenta Germanio (50-aj jaroj). El la tri infanoj nur li plulernis.
Komence de la 1990-aj jaroj li negocis kun Sovetunio pri retiro de ties armeo el orienta Germanio.
-
Horst Köhler en interparolo kun la kantisto Paul David Hewson de la irlanda rokmuzika grupo U2.
-
Eksteraj ligiloj