Sundern estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hochsauerland de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 27 741 loĝantojn.
Sundern estas parto de la regiona pejzaĝo kaj mezalta montaro Sauerland [prononco "Saŭalant"], al kio aludas la distrikta nomo.
Rilatoj al Esperanto
En la urboparto Stockum estas strato nomata "Esperantostraße".
Urbopartoj
- Allendorf (1 565 loĝantoj)
- Altenhellefeld (457 loĝantoj)
- Amecke (1 786 loĝantoj)
- Endorf kun apudaj vilaĝoj Endorferhütte, Recklinghausen, Brenschede, Kloster Brunnen, Röhrenspring, Bönkhausen, kaj Gehren (1858 loĝantoj)
- Enkhausen kun apudaj vilaĝoj Estinghausen kaj Tiefenhagen (845 loĝantoj)
- Hachen (2 938 loĝantoj)
- Hagen/Wildewiese (920 loĝantoj)
|
- Hellefeld/Herblinghausen (800 loĝantoj)
- Hövel (588 loĝantoj)
- Langscheid (2 927 loĝantoj)
- Linnepe/Linneperhütte (474 loĝantoj)
- Meinkenbracht (225 loĝantoj)
- Stemel (1 025 loĝantoj)
- Stockum kun apudaj vilaĝoj Dörnholthausen kaj Seidfeld (2 137 loĝantoj)
- Sundern (13 015 loĝantoj)
- Westenfeld (1 039 loĝantoj)
|