Gusztáv Adolf Manninger [gustAv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Manninger Gusztáv Adolf estis hungara agronomo, entomologo, profesoro. Lia samnoma patro estis Gusztáv Adolf Manninger (1880-1954), lia kuzo estis ministro Jenő Manninger.
Gusztáv Adolf Manninger [1] naskiĝis la 6-an de majo 1910 en Rácbóly. Li mortis la 10-an de decembro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
Gusztáv Adolf komence lernis en Bóly, Pécs, Sopron, poste li akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, ankaŭ lia disertaĵo estis akceptita, fine li studis jaron en Universitato de Göttingen. Hejmenveninta li laboris en instituto en Sopron, poste li instruis en Debrecen kaj Székesfehérvár. Ekde 1939 li instruis en akademio en Keszthely, en 1942 li estis nomumita eksterordinara profesoro. Li okupiĝis multe pri defendo de kreskaĵoj kontraŭ la skaraboj. Ekde 1949 li instruis en Budapeŝto, post jaro en altlernejo de Gödöllő, kie li estis katedrestro kaj dekano. Dum la Hungara revolucio de 1956 li estis vicrektoro, tial post la falo li estis forigita, poste li laboris en esplora instituto. Inter 1969 kaj 1977 li denove instruis en Keszthely, poste li pensiuliĝis. En 1972 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.
En 1954 li ricevis premion Kossuth.
Liaj elektitaj kontribuoj
- Gazdasági növények termesztése (1943)
- A cukorrépakártevők előrejelzése Magyarországon (1955)
- Szántóföldi növények kártevői (különös tekintettel a nagyüzemi védekezésre) (1960)
- A lucerna termesztése és védelme (1968)
Memorigiloj
- memortabulo kaj busto en Keszthely (2000)
- strato en Sopron (sen persona nomo, ĉar la strato memorigas pri la plena familio Manninger)
Fontoj