La gubernio Ŝiga (japane滋賀県, ŝiga-ken; Hepburn: Shiga; Kunrei: Siga-), historie en Esperanto ankaŭ prefektejo Ŝiga,[1] estas parto de Japanio nomata gubernio. Ĝi situas en la regionoKansajo (aŭ Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio.
Laŭ la stato de 2021 en la gubernio vivis 1 411 168 loĝantoj sur areo de 4 017,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 351 loĝantoj/km². La gubernia ĉefurbo estas Ocu.
↑Japana Esperanto-Instituto raportis en marto 2008 sur sia gazeto La Revuo Orienta ke la vortuzo de la Japana mapo en la Jarlibro de UEA 2008 ŝanĝiĝos de prefektejo al gubernio laŭ propono de la internacia fako de JEI.