Post la dua mondmilito li konkursis per privata Maserati kaj venkis en la Granda Premio de Monako1948. Ekde 1950 li, Luigi Fagioli kaj Juan Manuel Fangio membris en la teamo de Alfa Romeo; oni parolis pri la teamo de la tri grandaj F-oj. En 1950 li fariĝis la unua ĉampiono de la (tiam nova) Formulo 1. La lastan fojon li venkis en la Granda Premio de Germanio en 1953, havante 47 jarojn. En 1956 li finis sian karieron. Poste li laboris kiel aŭto-vendisto, kiel stir-instruisto kaj kiel aŭto-dezajnisto ĉe sia onklo.
Li mortis pro kolizio kun masto apud publika strato.